Tento, Peko ... kaj la Konsekvenco

Kontaktu curso_gratis@hotmail.com

Tento, Peko ... kaj la Konsekvenco

Mensagempor Bereano » Dom Nov 11, 2012 12:32 pm

Tento, Peko ... kaj la Konsekvenco

Estas gravege konstati, ke ankaú Jesuo spertis tenton, same kiel ni ©iuj.

“Havante do ©efpastron grandan, ... Jesuon, la Filon de Dio ni tenu firme nian konfeson. ¢ar ni havas ©afpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaîoj, sed tentitan en ©io tiel same, tamen sen peko.” Hebreoj 4:14-15

Antaú ol Jesuo komencis sian publikan pastrecon li iris en la dezerton kaj tie li spertis tentegojn. Li malsatis kaj terure suferis; trafis lin en la menso, ke li povus kontentigi sian malsaton per mirakla provizo de pano. Sed li firme rezistis la tenton malbonuzi la Dian povon kaj li daúre malsatis. Trafis lin en la menso ke li povus fari spektaklon en Jerusalem por gajni la miregon de la homamasoj. (Oni ßatas famon, ©u ne?) Sed li tuj forigis la tenton supozi, ke anìeloj gardos lin. Poste trafis lin en la menso, ke li povus fariìi mondreganto. (La deziro por potenco pelas multajn homojn, ©u ne?). Li sciis, ke li naskiìis Reìo de la Judoj (Mateo 2:2), sed li sciis ankaú, ke unue li devas iri Golgota-on kaj li firme rezistis la tenton eviti la volon de sia Patro. Tiel Jesuo venkis tenton en la dezerto kaj tiu venko helpis lin venki aliajn tentojn poste. Ekzemple, kiam la Fariseoj mokis lin dirante, “Ni ne naskiìis per mal©asteco”, (ili volis diri, “kiel vi!”), kiaj koleraj kaj amaraj vortoj elglitus el niaj lipoj se estus ni? Sed Jesuo firme ripro©is ilin insistante, ke li venis de Dio kaj, ke Dio estas lia Patro. Fine en Getsemane la lukto inter ‘la karno’, (la deziro eviti la honton kaj la doloron de Golgota), kaj ‘la spirito’, (la deziro plenumi la volon de sia Patro) estis tiel forta, ke lia ßvito aperis kiel gutoj de sango.

¢iam, tial, Jesuo venkis tenton; lia vivo estis tute senpeka.



Ankaú Paúlo spertis tenton kaj li lamentis, ke ofte li estas venkita de tento.

“¢ar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon kiun mi ne volas fari, mi faradas, ... Ho ve, mi malfeli©ulo! kiu min liberigos el la korpo de ©i tiu morto.” Romanoj 7:19-24

* * * * *

Sed, de kie venas tenton? Jesuo mem respondas tiun demandon: “... el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, mal©astaîoj, ßteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaîoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaìeso; ©iuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.” Marko 7:21-23

En la fruaj ©apitroj de Genezo oni trovas la saman mesaìon, “... ©iuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ©iu tempo ...” Genezo 6:5

Ankaú la profeto Jeremia proklamis,

“Malica estas ©ies koro, kaj nefidinda; kiu povas ìin ekkoni?” Jeremia 17:9

Tra la tuta Biblio, tial, oni trovas la saman mesaìon, ke tento venas de interne, el la homa koro.

* * * * *

Sed oni demandos, “¢u la Biblio ne mencias diablon? Jesuo estis tentita de la diablo, ©u ne?

Kompreneble jes. En la rakonto pri la tentoj de Jesuo en la dezerto (Mateo 4:1-11) oni trovas la vortojn ‘diablo’ (vs.1), ‘tentanto’ (vs.3) kaj ‘Satano’ (vs.10) kaj la afero presentiìas dialoge; Kial?

¢i tie, oni vidas la lukton en la menso de Jesuo; la deziro kontentigi la naturajn dezirojn kontraú la deziro kontentigi la volon de sia Patro. Prezentante la tentojn dialoge, la verkisto substrekas la forton de la lukto. Sed ©iam la deziro plenumi la Dian volon venkis. tiel Jesuo venkis ‘la diablon’, ‘la tentanton’ kaj ‘Satanon’ – vi mem elektu la vorton. La ‘diablo’ ja estas la homa koro – tiu malica, nefidindaîo.

Finfine Jesuo mortis, venkinte ‘la diablon’, li demetis tutan senmakulatan vivon, de naskiìo ìis morto. Kiam Jesuo releviìis, la ‘diablo’, la ‘homa koro’ jam ne ìenis lin; ìi estis venkita, mortinta. Jesuo mortigis ìin per sia propra morto.

“¢ar do la infanoj partoprenis en sango kaj karno, (t.e. en homa naturo) li ankaú mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havas la potencon de morto, tio estas la diablo.” Hebreoj 2:14

* * * * *

Sed ni pripensu la vorton”tento” pli profunde. Jakobo instruas nin, “ ... ©iu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata ...” Jakobo 1:14 NT pì 198. Denove, do, oni trovas la saman lecionon, ke tento venas de niaj propraj koroj, mensoj kaj deziroj. La tento ripeti kla©on – ni havas eron de kla©o kaj ni volas ripeti ìin; sed tuj nia konscienco frapas nin, la voko de Jesuo diras, “Silentu”. Jen la batalo en nia menso – la ‘spirito’ (silentu) kontraú la ‘karno’ (ripetu). Kiu venkos? Bedaúrinde, kiel Paúlo, no trovas “... la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas ...”.Ofte ni cedas al tento – ni pekas. Jesuo neniam cedis al tento, li, do estis tute senpeka.

Ni revenu al Jakobo; li daúrigas: Jakobo 1:15

“Tiam la dezirado, gravediìinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiìinte, naskas morton.”

Rimarku la paßojn: Deziro - tento – peko – morto.

Nur unu homo, Jesuo Kristo, rompis tiun ©enon; Deziro, jes. Tento, jes. Peko? Ne! Ne! Ne! ¢iam Jesuo venkis tenton. La vivo de Jesuo estis tute senpeka. Jesuo ne meritis morton, la ‘salajron’ de peko. Tamen li mortis – ne pro siaj propraj pekoj, sed pro niaj. Ìuste, tial, Dio levis lin el la mortintoj.

Jen la amo de Dio, Dio proponas al ni, “Se vi akceptos Jesuon kiel vian reprezentanton, vian savanton, Mi vidos vin, kovrata de la senpekeco de Jesuo, viaj propraj pekoj forlavataj de la sango de Jesuo.

“¢ar ©iuj el vi, kiuj al Kristo baptiìis, surmetis al si Kriston ...” Galatoj 3:27 N.T. pì 166

* * * * *

Fine, ni pripensu praktikan ekzemplon: David estis fidelulo, amata de Dio. Sed David havis malfortecon – li ne povis rezisti belan vizaìon. Turnu al 2 Samuel 11 (M.T pì 274) kaj rimarku la paßojn per kiuj David falegis. 1. David neglektis sian devon esti kun Joab; li restis ©ehejme havanta nenion por sin okupi. Vespere li promenis sur la tegmento de sia domo – kial? De la tegmento li povis vidi en la hejmojn de aliaj – kion li esperis vidi? Li vidis virinon lavantan sin. ¢u li tuj forturnis la kapon? Tute ne, li rigardis kaj poste demandis pri ßi. Li sendis por ke ßi venu al li. (Li estas reìo, ©u ne. ¢u ne reìoj rajtas tiel konduti?). §i gravediìis kaj por kovri sian kulpon, David penis – sensukcese – trompi la edzon. Finfine li sendis la edzon en danìeron por ke li mortu.

La tuta malìoja afero komencis per la neglekto de devo kaj tiel David falis en tenton kun katastrofaj konsekvencoj.

Sed tio ne estis la fino. De tiam ìis la fino de sia vivo, David suferis pro la konsekvencoj de sia hontinda konduto. Unue li perdis la respekton de siaj kunuloj (tiaj aferoj ©iam fariìas vaste konataj, ©u ne?), kaj de siaj propraj filoj. Finfine filo ribelis kontraú sia patro penante preni la kronon de David.

David ja pentis kaj Dio pardonis al li la krimon. Sed la konsekvencojn li devis porti.

* * * * *

Demandoj

Jesuo konsilis Petron, ke li “Preìu, ke vi ne eniru en tenton.” Sed Petro ne agnoskis ian danìeron; li estis kuraìa kaj forta – kaj memfida; li ignoris la konsilon; li eniris tenton – kaj falis. Legu Luko 22:55-62. Kia nekonata malforteco malkaßiìis? ¢u Petro pentis? Kia diferenco estas rimarkebla en Petro antaú la sperto en la korto kaj en Petro poste? (Komparu Luko 22:33 kun Luko 22:62)
Ni diskutis la krimon de David. Bonvolu legi Psalmon 51, Psalmo kiun David verkis post tiu terura krimo. Kia sinteno estas prezentata ©i tie? (Rimarku aparte vs. 1-3, 9-11)
Bereano
Site Admin
 
Mensagens: 267
Data de registro: Seg Set 27, 2010 12:32 am

Retornar para Esperanto

Quem está online

Usuários vendo este fórum: Nenhum usuário registrado online e 1 visitante

cron